|
Pri kio temas?
En
la nuntempa
mondo oni pli kaj pli okupiĝas pri sia propra sano.
Ĉie diskoniĝas
informoj kaj rekomendoj por zorge konservi aŭ reakiri la
plenecon de bonsano. Tiacele
multe kontribuas ĉiuj amasaj komunikrimedoj, inkluzive
interreton.
Jam estis
tempoj dum kiuj la homoj dependis de kuracisto por koni tion, kio
taŭgas al ilia sano. Tiam la higienistoj bedaŭris ke nur okaze de
malsano la homoj ekprizorgas sin.
Nun,
ni troviĝas
en novaj tempoj, meze
de ia
sankulturo,
en kiu oficiala kaj neoficiala
higienismoj
triumfe diskonigas la
memzorgojn kiujn oni devas alpreni en la
ĉiutaga vivo,
nome, kion ĉiuj devas fari kaj ne fari - kion manĝi, kiel
ekzerci sin, kiel seksumi, kiujn riskojn eviti.
Multfoje la sanrekomendoj aperas bazitaj sur la “nediskutindaj”
trovaĵoj de scienca investigado. Ampleksiĝas la publiko kiu
dependas de tiaj informoj por orienti siajn zorgojn pri la korpo. La sanekonomio deversiĝas
kaj prosperas - multiĝas la profesiistoj, la
komercaj servadoj kaj la varoj kiujn oni supozeble devas utiligi
por plenumi la novajn celojn de
la
sano. Siaflanke, la sanaj aŭtoritatuloj alvokas
de la popolo la respondecon por memzorgado, ekzemple, “ĉiam uzu kondomon en
seksaj rilatoj”; “neniam fumu”; "trinku ne pli ol du kalikoj da vino ĉiun
tagon".
Kio estas sano? Kia povas esti la
rilato inter virto, sano kaj memzorgo en ĉi tiu kunteksto de monda
sankulturo? Ĉu virto ne
estas nocio jam tute arkaika? Kion signifas sanovirto?
|