| |
Kio estas sano? Antaŭ pli ol
du mil jaroj, la hipokrataj kuracistoj multe meditadis pri tia enigmo
kaj ili alvenis al la konkludo ke sano rezultas el ekvilibro inter
partoj konsistigantaj la homan korpon. Instruitaj de la metafiziko de
Empedoklo, ili konsideris ke la homo, kiel naturo (physis),
konsistas el proporciaj kombinaĵoj de kvar humoroj (flegmo, sango, flava
galo kaj nigra galo) kiuj rilatas, respektive, al la kvar kosmaj
elementoj - akvo, aero, fajro kaj tero. La malsano estas malekvilibro (diskrasia)
estiĝanta inter la humoroj, tiel ke unu el ili akumuliĝas kaj superregas
la aliajn. La hipokrataj traktaĵoj zorge priskribas la evoluon de la
akutaj malsanoj kun iliaj momentoj de krizo kaj mildiĝo. Ili emfazas ke
la fortoj de la naturo espontanee provas konduki la korpon al resaniĝo,
tiel ke la rolo de la kuracisto devas konsisti el helpado al tiaj
fortoj, je konvenaj momentoj, por restarigi la internan ekvilibron. La
naturo disponas pri aŭtonoma kuracpovo – vis naturae medicatrix, kiun la
kuracisto devas plifortigi sed neniam anstataŭigi; ĉi tiu estas la
fundamenta principo de la hipokrata kuracmetodo.
Tiu interpreto pri ekvilibro
de biofizikaj elementoj estis pli-malpli laŭlitere adoptita de la
kuracistoj de la Mezepoko. La teorio viglis tra la tuta historio de la
okcidenta medicino ĝis la deknaŭa jarcento, kvankam la naturismo de la
hipokrataj aŭtoroj estis flankenlasita. La medicina praktiko post la
Renesanco havis fortan intervenan orientadon. La ekvilibron la
kuracistoj supozis produkti per purigado de la korpo, induktante
vomadon, sangadon, fekadon, ktp. Oni kredis necese forfluigi la
superregantan humoron, sed la intervenoj minacis profunde malfortikigi
kaj eĉ mortigi la pacienton. La medicino jam tiam montriĝis
iatrogenetika, tio estas, ĝi povas hazarde konduki al malsanigo pro la
forteco de la kuraciloj uzataj.
En alia parto de la mondo, la
ĉina kaj la hinda skoloj de medicino ankaŭ komprenis ke sano rezultas el
ekvilibriĝo inter kontraŭaj kosmaj elementoj, kiuj enestas en la homa
estaĵo. Por la ĉinoj, la primara cikla ekvilibro de la kosmo estas
samtempe dualeca kaj unueca kaŭze de la konstanta interago de la paro da
elementoj jin kaj jang. Ili estas respektive inecaj kaj virecaj
elementoj, luno kaj suno, mallumo kaj lumo. La sano kaj malsano estas
nur lokaj manifestaĵoj de tiu universa ekvilibriĝo. Sed elstaras iu
grava diferenco rilate la grekan pensmanieron; laŭ la taoista penso la
ekvilibro ne konsistas el simpla adekvata kombino de memstaraj
komponaĵoj, sed el cikla intergenero: sano produktas malsanon kaj
malsano produktas sanon. Neniu persono povas diri sin tute sana, ĉar la
sano entenas la semojn de la malsano; inverse, la malsano entenas la
semojn de sano.
La taoisma simbolo pri la
harmonio inter jin kaj jang estas tutmonde konata kaj fariĝis nuntempe
sinonimo de alternativa orienteca medicino. Fakte, la alternativaj
kuracsistemoj daŭre emfazas ke sano estas ia ekvilibro, kiu stariĝas ne
nur interne de la korpo, sed per fortoj kaj procezoj kiuj harmoniigas la
korpon kun la menso kaj la spirito.
Ĉe la hodiaŭa okcidenta
medicino, la ideo pri ekvilibro ne plu okupas ŝlosilan pozicion, escepte
por priskribi kelkajn apartajn fiziologiajn fenomenojn, multajn el ili
sub la termino homeostazio. La interna kontrolo de hormona
produktado kaj la grado de koncentro de hidrogeno en la korpaj fluidoj
(ekvilibro bazo-acido) estas konsiderataj modelaj ekvilibraj sistemoj en
fiziologio. Dum la dudeka jarcento, aperis diversaj ĝenaralsciencaj
teorioj, kiuj amplekse uzas la nocion de ekvilibro: teorio de sistemoj,
cibernetiko, teorio de kaoso, ktp. La biologio multon elĉerpis el tiuj
teorioj por elvolvi novajn konceptojn pri la vivaj organismoj kiel
sinorganizanta materio.
Sed ĝenerale la medicinaj
sciencistoj evitas proponi klaran pozitivan koncepton pri sano kun
filozofia signifo.
Do, kiel la Sciencoj de la Sano povas paroli pri sano? Unue, pere de la
uzo de privativa senco; due, pere de la uzo de etikaj ekvikvalentoj, kiuj
estas amplekse akceptataj ĉe la nuntempa socio.
La privativa senco konsistas
el tio ke oni ne trovas sanon kie oni trovas malsanon, kaj inverse. Jen rezulto
konata de ĉiuj: kiam, post atenta ekzamenado, kuracisto kiun vi
konsultis ne identigis ian malsanon, tiam li certe diras: “bone, vi
estas sana”. Ĝenerale la kuracistoj trovas sanon nek ĉe persono malsana
nek ĉe persono mortanta. Kontraŭe al la orienta penso, medicino sin
devigas al la apliko de la nekontraŭdira regulo de formala logiko. Tio
signifas ke sano ne povas kunestadi kun malsano - se unu ĉeestas, la
alia forestas. Pro la samaj motivoj, la morto estas ankaŭ rigardata kiel
la malo de sano. Ĝia evento indikas la definitivan neon al sano. Pro
tio, la oficiala medicino ne akceptas ke sana persono povas morti tute
simple, alivorte, ne akceptas ke oni povas nature morti. Se oni mortas
estas tial ke ia malsano (aŭ akcidento) estiĝis. Ĉi tiu neado al la
natura signifo de la morto estas ilustrita de la fakto ke la kuracistoj
estas instruitaj plenumi la notarian deklaron de morto ĉiam identigante
difinitan kaŭzon ĉe la katalogo konata kiel Internacia Klasifiko pri
Malsanoj. Malsano kaj morto estas
kontraŭaj al sano. El ĉi tio konsistas la dualisma rezonado de la
moderna medicino kaj ankaŭ estas la nuna popola kompreno pri la temo.
Unu el la uzoj de la
privativa senco de senco troviĝas ĉe la epidemiologiaj kalkuloj kiuj
mezuras la nivelon de sano de ia loĝantaro. Ju malpli da kazoj el ia
malsano okazas ĉe ia komunumo, des pli sana ĝi estas konsiderata. Dak´al
tio oni taksas la nivelon de sano laŭ la inversa grandeco de la indekso
pri morto pro kancero, aidoso, malsanoj de la cirkulaparatoj, ktp.
Simile, alta kvociento de infanmorteco indikas malbonan sanon, kiu estas
ĉie rigardata kiel potenca indikilo de socia kaj homa elvolviĝo.
Tamen la ŝtataj aŭtoritatuloj
de la XX-a jarcento ekkonsciis ke la simpla foresto de malsano estas
tre limigita indikilo pri sano kaj socia progreso. Pro tio, ili faris la
provon krei tute pozitivan kaj ampleksan difinon: sano estas stato de
kompleta bonfarto - fizika, mensa kaj socia. Ĉi tiu difino, forĝita
de la Asembleo de Monda Organizaĵo pri Sano, fariĝis tre influa, sed
spite tion ricevis multajn kritikojn. Unu el la kritikoj jam aperis ĉe
la okazo de la aklamo de la difino, pere de la reprezentantoj de islamaj
nacioj – kial oni ne mencias la spiritan bonfarton? Sed la plej akraj
kritikuloj penis evidentigi ĝian altan nivelon de ĝeneraleco, kiu finfine
trudas neprecizecon je la kompreno pri sanon. Tiel ampleksa bonfarto
dependas evidente de ĉiuj aliaj faktoroj apartenantaj al la socia vivo
de iu nacio, tio estas, amplekas sanon sed ankaŭ multe pli...
Cetere, la difino havis la
difekton ke ĝi ne povas provizi adekvatan koncepton por mezuri
personajn kaj kolektivajn gradojn pri sano. La bonfarto estas ja
subjektiva karakterizaĵo ĉiam valorigita de la kuracisto je la diagnoza
procezo. Tio estas, se oni bonfartas eble oni estas sana... Kontraŭe, se
oni suferas, eble oni malsanas. Tio estas parto de la dualisma tendenco
jam menciita.
Sed kiel mezuri la sanstaton de tuta
loĝantaro pere de tia nocio?
Pro tio aperis de longe la
tendenco uzi ekvalentojn pri sano. La plej universale konata estas la
longeco de la vivo, kiu povas esti kalkulata laŭ pozitiva kaj
privativa sencoj. La pozitiva senco estas trovata ĉe la indikilo pri
vivespero. Ĝi respondas al la mezuma nombro da jaroj kiujn oni
antaŭvidas al ano de loĝantaro je lia naskiĝo, kalkulita surbaze de
demografiaj metodoj. Se la vivespero de iu nacio atingas 80 jarojn, oni
konsideras ke ĉi ties anoj ĝuas pli bonan sanon ol tiuj de alia nacio
kiu prezentas 70 jarojn da vivespero. Tutmonde ĉi tiu estas
rigardata kiel unu el la plej gravaj indikiloj pri sanstato de
loĝantaro.
Siavice, la privativa
traktado de vivlongeco kreas diversajn sanindikilojn. Unu estas la jaroj
perditaj pro frua morto. La baza koncepto estas la nombro da jaroj
perditaj pro morto okazinta antaŭ la kompletiĝo de la vivespero je
naskiĝo. Se oni mortas 60-jara kaj la vivespero de la koncerna loĝantaro
estas 80 jaroj, do oni perdis 20 jarojn. Tamen multaj esploristoj
kritikis tian tendencon uzi la morton kiel bazon por origini indikilojn
pri sano. Ne temas ĉi tie pri filozofia reago, sed pri opinio de
epidemiologiaj fakuloj kiuj bone scias ke granda nombro da malsanoj
ekzistas kiuj suferigas la homojn kaj profunde afektas ilian
vivmanierojn per ia nekapableco, kvankam tiaj malsanoj malofte kondukas
al morto. La klasika ekzemplo estas la mensaj malsanoj. Pro tio la
Monda Organizajo pri Sano apogis la elvolviĝon kaj aplikon de nova
sanindikilo konata kiel ´globala ŝarĝo de malsano´. Ĝia novaĵo
rezultas el tio ke ĝi prenas en konsideron kaj la nombron da jaroj
perditaj pro malfrua morto kaj la nombron da jaroj vivitaj je kondiĉo de
nekapableco.
Longa
vivado estas hodiaŭ la plej klara pozitiva ekvivakento al ´plena sano´.
Evidente ĉi tiu koncepto rezultas el etika taksado rilate la signifon de
vivo kaj sano. Ĝi implikas ne nur ke ju pli da jarojn oni vivas, ju pli
da sano oni havas, sed ankaŭ ke longa vivado estas grava valoro por ĉiuj
homoj. La nocio baziĝas sur etika juĝado imputita al ĉiuj personoj aŭ la
plimulto: oni ja deziras havi la plej longan vivon eblan.
Tia alta estimo koncerne la
longvivadon estas eble la supera etika signifo asignita nuntempe al
sano. Supera mi diras, ĉar ŝajnas ke ĉiuj klopodoj realigitaj de klinika
kaj preventa medicino estas pravigitaj surbaze de tiu celo kaj konverĝas
al ĝi. Tio estas aparte klara koncerne la motivojn por rekomendi sanajn
morojn. Havi dieton sen multaj grasaĵoj, fari fizikajn aktivecojn, ne
fumi, drinki modere, ktp. estas aro da sanecaj moroj kiuj estas laŭdataj
kaj disvastigataj ne nur pro tio ke ili evitas malsanojn, sed esence ĉar
ili kontribuas al pli longa vivo. Ni povas aserti ke eĉ la
svelteco kaj la fortikeco (´bonaj formoj´) de la korpo, kiuj estas tre
aprezataj de la novaj generacioj de gejunuloj, konstante sin ekzercantaj
ĉe la gimnastikaj kluboj, estas subigitaj al tiu celo. Ĉar sendube la
svelteco kaj la aliaj bonaj formoj de la korpo estas valorataj kiel signoj de
juneco, kaj la nuna socia imago pri longa vivado estas neapartigebla de
la deziro sin teni juna dum oni fariĝas multjaraĝa.
Rilate tion, nun aperas
multaj promesoj de la sciencistoj ke aplikado de novaj teknikoj
substantive igos pli longa la homan vivadon. La genetikaj sciencistoj
aŭdace skuas antaŭ ĉiuj nutempuloj la perspektivon ke ni povos finfine
atingi la ekstremojn de longvivado – ne nur 90-jarojn, sed eble 140- aŭ
eĉ 180-jarojn. La genetika manipulado estas anoncita kapabla rompi ĉiujn
barojn al la maksimuma vivado de la homaro. Tiu perspektivo venas
kunigita al la garantio ke la multaĝuloj povos ĝui aktivan kaj feliĉan
ĉiutagon. Tiel la homaro povos finfine realigi la malnovegan sonĝon pri eterna juneco. Ĵus
eldonita raporto prezentita al la Konsilo pri Bioetiko de la Usona
Prezidanto, asertas ke la morto ĉiam estis rigardata kiel la plej granda
obstaklo al la homa memmastrumo. La implica intenco de tiuj sciecistoj
estas trakti la maljuniĝon kaj la morton kiel malsanojn. La scienco, laŭ
la vortoj uzataj ĉe la raporto, promesas al la homoj de la estonteco ne
nur ĝuos vivon multe pli longan, sed ankaŭ konstantan junecon kaj
feliĉon de la animo.
Tiuj estas la regantaj sociaj
imagoj pri sano. Ili evidentigas ke sano estas nocio etika nuntempe
kunfandiĝinta kun la homaj celoj de feliĉo, bonfarto kaj
longa vivo. Malnovaj ekvivalentoj de sano, kiel ekvilibro
kaj harmonio, havas la saman apartenecon: ili estas vortoj
konsistigantaj la etikan vortaron de la homaro. Sed ekzistas
rimarkinda diferenco. Kiam la sciencistoj kaj bioetikistoj
parolas pri longa vivo kiel ekvivalento de sano, ili povas alvoki la
fakton ke tio ne estas arbitra kreaĵo, sed ja havas la apogon de la morala opinio de la plimulto da
personoj nuntempe. Kontraŭe, la antikvaj imagoj ekvilibro kaj harmonio estas
praideoj (mi nomas ilin arketipoj) de la historio de medicino
kiuj ne plu havas etikan forton kaj aperas nur, eble kiel allogaj kuriozaĵoj, kiam oni
konsultas la alternativajn praktikantojn de medicino.
La perspektivo de Sanovirto
ne intencas nei ke sano entenas la etikajn signifojn bonfarto kaj
longa vivo. Tamen ĝi asertas ke tio implikas preni la parton kiel
la tuton: sano ankaŭ entenas la etikajn signifojn sufero,
malsano kaj morto. Sed por plene kompreni tion oni devas
forlasi la profundan dualismon kiu karakterizas grandan parton de la
morala sinteno de la okcidenta civilizacio. Tio estas la temo de
venontaj artikoloj.
Brazilja, Septembro, 2004
|