|
La Kvar Arketipoj de Sano
Arketipo aŭ praimago povas
esti komprenata kiel antikva simbolo kiu havas la povon trudi sin al
niaj konscio kaj imagpovo, kvankam oni nenion scias aŭ nur parte scias
tion, kion ĝi signifas. Laŭ la psikologio de Carl Jung, la luno estas
arketipo de ineco, same kiel la suno estas arketipo de vireco kaj ili
esprimas apartajn tendencojn en la psikologia dinamiko de la nekonscio
de la viroj kaj virinoj. Ĉar la arketipo ne rezultas el individuaj
vivspertoj kaj ofte estas tute stranga al la realaĵoj agnoskitaj de la
nuntempaj scienco kaj pensmaniero, ĝia ekzisto nur povas esti klarigita
pere de la hipotezo pri ia koletiva nekonscio, kies enhavo ne
estas formita de la sensaj spertoj kaj persona edukado, sed ĉeestas
denaske.
Mi supozas ke sano ankaŭ havas
siajn proprajn arketipojn, kiuj estas: 1. la tuteco; 2. la pureco; 3. la
ekvilibro (la harmonio); 4. la forto. Ekzistas kelkaj konkretaj imagoj
aŭ specifaj simboloj sub kiuj povas manifestiĝi ĉi tiuj arketipaj ideoj,
kaj mi oportune indikos ilin.
Detala pristudo de la kvar
arketipoj postulus longan kaj eble enuigan traktadon, plenan je
metafizikaj, religiaj kaj etikaj referencoj. Ĉi tie mi intencas nur
mencii kelkajn ĝeneralajn trajtojn el ĉiu kvar arketipoj kaj montri
kiamaniere ili aperas modifitaj aŭ maskitaj ĉe niaj modernaj diskutoj
kaj tendencoj rilate sanon.
1. La Tuteco
Eble la plej fundamenta arketipo de
sano estas tuteco. Mi nomas ĝin fundamenta laŭ la vidpunkto de la
metafiziko, kiu estas la branĉo de la filozofio okupiĝanta pri la
primaraj kaŭzoj kaj fundamentoj de ĉiuj estaĵoj, pri ĉio kio estas.
Do, la sano kiel tuteco rilatas al la metafizikaj konceptoj pri esto kaj
ne-esto. La vortoj tuto kaj tuteco nepre havas tian metafizikan sencon.
La moderna scienco kaj la nuntempa filozofio forte rifuzas metafizikajn
konceptojn, sed ĉi tiuj estas neeviteblaj kiam oni diskutas ian
ĝeneralan sencon por sano. Cetere, la historio de medicino montras ke
tiuj konceptoj aperas ofte akompanataj de etikaj kaj religiaj uzoj.
Ĉe la fragmentoj de Parmenido,
Heraklito kaj Empedoklo, antaŭsokrataj filozofoj, troviĝas la fundamenta
nocio ke la naturo (physis) estas ia harmonio de la tuto. Tiuj
filozofoj diskutis tamen ĉu la tuteco de la universo konsistigas finfine
ian diversecon aŭ ian unuecon. Heraklito forte emfazis ke la harmonio de
la tuto rezultas el diverseco kaj konstanta konflikto de kontraŭoj.
Aliaj prafilozofoj pensis ke la unueco superas la konflikton, ke unuiga
forto regas la tutecon.
Ke sano estis antikve komprenata
kiel tuteco, kompleteco, montras la etimologio de la vorto sano. La
angla lingvo tre klare konservas tiun etimologian rilaton: whole
(tuto, tuta) kaj health (sano) estas parencaj vortoj kaj ambaŭ
rilatas al hale (kompleta, sen difekto, sana). Cetere, la vorto
wholesome daŭre signifas sana. La originala hindo-eŭropa radiko
estas
hailo aŭ kailo,
kiu, en la greka, donis holos, integra, sen vundoj. Ĉi tiu estas
la origino de la internacie konata termino holismo.
Kun la floriĝo de Kristanismo, la
nocio pri sano kiel foresto de difekto originis la vorton sankta; la
latina sanus devenigis sanctum. Sankteco estis
ekkomprenata kiel karakterizo de homo kompleta, sen difekto. Siavice, la
originala latina vorto por sano, salus, estis etendita por
origini salvatio, savo, kiu tradukis la evangelian grekan vorton
soteria. Savi, en ĉi tiu senco, signifas plene redoni la personan
tutecon. Tiel, sub Kristanismo, la arketipo de sano, rilatanta al
tuteco, kaŝiĝis en du el la plej elstaraj religiaj kredoj – sankteco kaj
saviĝo.
En la portugala lingvo, la
asimiliĝo de la nocio de sankteco al sano ĉeestas ĉe la vorto são
kiu signifas samtempe sana kaj sankta: São João estas Sankta
Johano, dum João são estas Johano sana. La semantika kaj
etimologia asocioj inter tiuj du vortoj ankaŭ estas konstateblaj ĉe
anglosaksaj lingvoj, en la angla (healthy, holy) kaj la
germana (heil, heilig).
Cetere, ĉe popularaj medioj, ekde
la Mezepoko, salutis, komencis esti uzata kiel bondeziro al
persono, t. e. kiel saluto. Ĉi-kaze, la vorto sano esprimas la ĝojon de
la kontakto inter personoj (saluton!) kaj la komuman aprecon al la
amikeco ĉe drinkado (por via sano!).
Oni povas sin demandi kiel
originiĝis la nocio ke sano estas tuteco aŭ integreco de la homo. Ĉu en
la antikvaj tempoj la dioj estis konsiderataj tutecaj, nedamaĝeblaj, do,
ĉiam sanaj? Oni ankaŭ povas konjekti ke eble en la komenco de la
okcidenta historio, en la Antika Grekujo kaj alie, la vorto tute simple
rezultis de la spertoj de la batalkampoj: ĉar iuj restis tutecaj, sen
vundoj aŭ damaĝoj, post la konflikto.
Sed la metafizika senco de sano
kiel tuteco jam ĉeestas en kelkaj verkoj de la hipokrataj aŭtoroj. La
aŭtoro de la hipokrata libro Pri Dieto, diras ke por kuraci la
homon oni bezonas unue koni lian naturon kaj ke la naturo de la homo
estas ia tuto. Same, en la Dialogo de Platono, Fedro, estas dirite ke
Hipokrato, la Asklepiado, kredas ke la naturo de la korpo nur povas esti
komprenata kiel tutaĵo.
Al la hipokrataj kuracistoj la
postulo kompreni la tutecon de homa naturo implikis ke ili ne devus sin
limigi al la observo de la korpaj simptomoj de la malsanoj kaj al la
traktado de la internaj malekvilibriĝoj de la humoroj. La homo estas
tutaĵo ne nur de la korpo kaj la menso, sed ankaŭ pro ĉiuj rilatoj kiujn
li tenas al la fizika kaj socia medioj kaj al la tuta kosmo. Pro tio,
la kuracistoj devus konsideri kie kaj kiel ĉiu homo vivas, kiaj estas
liaj moroj dum la diversaj sezonoj, kiel li kondutas rilate al la
vetero (la varmo, la malvarmo, la ventoj kaj la akvoj); la kuracistoj eĉ
devus observi la astrojn, kies relativaj pozicioj povus favori la
okazadon de kelkaj epidemioj. La dieto (vorto kies ekivalento en
la latina estas regimen) konsistis el adekvata orientado al la
paciento pri tio kion li devas manĝi kaj trinki, kiel baniĝi, kiel
ekzerci sin kaj promenadi ktp, akorde kun lia socia pozicio kaj la
karakerizoj de la sezono.
Konsekvence, oni povas aserti ke
sano kiel tuteco estas ideo tre antikva; ankaŭ ke certe ĝi havis
metafizikajn kaj religiajn fundamentojn, kiuj favoris la transiron al la
senco de sankteco kaj savo. Sed plej grave estas ke ĝi konsistigas
praimagon kiu estas vivanta kaj alloga ĝis hodiaŭ.
La forto de la arketipo de sano
kiel tuteco povas esti demonstrita per la fakto ke nuntempe, por
legitime sin prezenti al la publiko, multaj renovigaj metodoj de
kuracado alvokas ian tutecan vidpunkton pri sano. Tio okazas ĉar dum la
XX-a Jarcento estiĝis iaspeca reago al la atomismo de la moderna
medicino, kaj parto de la socio kaj de la kuracistaro ekturnis sin al
integraj sistemoj de kuracado, inkluzive interne de la oficiala
okcidenta medicino.
Kiel oni scias, post la Renesanco,
medicino elvolviĝis sub la signo de la analizo aŭ de la esploro de la
partoj de la homa korpo – la funkcioj kaj problemoj de la anatomiaj
organoj, de la ĉeloj, de la biokemiaj elementoj ktp. Nun oni deklaras
la bezonon reveni al la kompreno de la tuteco de procezo de sano kaj
malsano – unuvorte, al integra medicino, kies historia paradigmo daŭre
estas la Hipokrata doktrino. Siaflanke, la alternativaj praktikoj de
medicino jam delonge proklamas sian aliĝon al la holisma kompreno pri
sano kaj la homa naturo, kiu estas trovebla ĉe la Oriento kaj plej klare
ĉe la medicinaj doktrinoj influitaj de Taoismo.
Ironie, la tuteco nun fariĝas ia
metafizika tento por la moderna medicino, kiu reagas kontraŭ si mem kaj
siaj historiaj konkeroj bazitaj sur atomigaj aŭ fragmentigaj metodoj.
Sed same ironie, la kuracistoj, oficialaj kaj alternativaj, rapide
aldonas al sano la adjetivojn integra aŭ holisma por pli
alloge komerce diskonigi siajn klinikejojn. Ili ignoras ke integra
sano aŭ holisma sano estas du redundancaj esprimoj: por esti
koheraj oni devus preterlasi ilin, ĉar la origina koncepto pri sano jam
rilatas al tuteco: ne ekzistas sano kiu ne estas tuteca.
La saman atomisman tendencon oni
povas konstati ĉe la psikologio, kaj ne hazarde la metodo de Freud
nomiĝis Psikanalizo. Sed la lastajn jardekojn, diversaj movadoj
iniciatis kritikon al la tendenco analizi la individuan signifon de ĉiuj
mensaj simptomoj. Sekvante la paŝojn de Reich, oni penis elvolvi
tutecajn kaj transpersonajn metodojn por trakti la psikan suferon.
Tamen la psikanaliza epoko
definitive ŝangis niajn konceptojn pri la tuteco de homa naturo. Ĝis
Freud, la tuteco de sano ampleksis la mensajn dimensiojn, sed nur tiujn
trajtojn evidente konsciajn kaj raciajn. Nun, ni ne plu povas paroli pri
la tuteca signifo de sano escepte sub la formo de kunigo inter la
konsciaj kaj la nekonsciaj elementoj de la homa konduto.
La du konkretaj simboloj de la
arketipo de sano kiel tuteco estas la kruco kaj la mandalo.
Tutmonde konata estas la emblemo uzata de la Internacia Ruĝa Kruco,
fondita en Ĝenevo en 1863. La emblemo de la Ruĝa Kruco havas longan
historion kiu venas de la mezepokaj kavaliroj partoprenintaj la krucajn
militirojn. Hodiaŭ la emblemo estas ekskluziva marko de tiu organizaĵo,
kvankam en kelkaj nekristanaj landoj ĝi estis anstataŭita de la
kresĉenda luno. Multaj variaĵoj de kruco estas amplekse uzataj de la
sanaj servoj (eĉ en Japanujo) por distingigi siajn klinikejojn kaj
veturilojn. Surbaze de la studoj de Jung, ni povas kompreni ke la
diversaj formoj de kruco, same kiel la mandaloj, signas la unuigon de la
kosma tuteco kun la homa tuteco (makrokosmo kaj mikrokosmo).La kvar
pintoj de la kruco rilatas al la kvar elementoj (tero, akvo, aero,
fajro) kaj al la kvar kardinalaj punktoj (nordo, sudo, oriento,
okcidento). Pro tiaj karakterizoj, la krucosimbolo estas parenca al la
mandaloj, kiuj uzas kvarlaterajn figurojn por transdoni la sencon de
tuteco. Jung interpretas ke ambaŭ arketipoj referencas al la kombino de
Tri kun Unu, t.e. unuflanke, la Trinuo, aliflanke, kvara elemento, el
ombra kaj subtera naturo, kiu reprezentas rifuzitajn
enhavojn de la nekonscio. Pro tio, ili aludas al la kunigo de konscio
kaj la nekonscio, de la diaj ecoj de la homo kun liaj demonaj ecoj. Tiu
kunigo redonas la totalecon de la persono, kion Jung nomis Selbst
(si mem). Do, la kruco kaj la mandalo kvazaŭ urĝas nin krei interne la
sintezon inter la bono kaj la malbono.
2. La Pureco
La arketipo de sano kiel pureco
estas klare ligita al malnovaj religiaj kredoj kaj troviĝas ĉe preskaŭ
ĉiuj indiĝenaj, popularaj kaj naturismaj sanpraktikoj. Ĝi estas aparte
grava ankaŭ ĉe la miljare longa historio de la humora teorio de medicino
deveninta de la hipokrataj kuracistoj.
La devo unue sin purigi estis
universala postulo ne nur ĉe la sanaj temploj de Antikva Grekujo kaj
Romo, sed ankaŭ de la antikvaj inicaj sektoj, ekzemple, la eleŭsia kaj
la pitagora skoloj. Ĉiuj vizitantoj de la Templo de Epidaŭro, dediĉita
al Asklepio, la dio de medicino, devus sin bani kaj submeti sin al
diversaj ritoj de purigo, inkluzive praktikojn de meditado, antaŭ ol
havi kontakton kun la medicinaj sacerdotoj, la asklepiadoj. Enskribita
ĉe la portiko troviĝis la jeno: Pura devas esti tiu, kiu eniras ĉi
tiun bonodoran templon; pureco signifas pensi nenion krom santktajn
pensojn.
La universala rimedo por purigado
estis tiam la akvo; akvo uzata rekte el naturaj fontoj aŭ koletita por
krei banujojn. En pli dezerta lando, la antika Kristanismo devis uzi
riverojn por sia rito de forigo de la pekoj, la baptismo. Kristanismo
naskiĝis sub la inspira impulso de la arketipo de sano kiel pureco –
Jesuo purigis la bonfidajn homojn kaj iliajn familiojn for de la pekoj,
la malsanoj kaj la demonposedo. Ĉi tiuj estis tri specoj el malpuraĵoj
forigitaj de lia kuracpovo.
Krom la akvo, purigaj estis
konsiderataj la aliaj elementoj, ĉefe, la fajro kaj ĝia fumo. Purigi la
homan korpon kaj la ĉirkaŭaĵon en kiu la homo vivas estis io
neapartigebla de la religia celo purigi la menson kaj la spiriton.
La akvo fariĝis ĉie grava sanrimedo
por la higieno. Jam dum la Mezepoko, la romaj moroj purigi la korpon per
banoj por eviti malsanojn reaperas, kaj la higienaj praktikoj
disvastiĝas ĉe la popolamasoj.
Ankoraŭ hodiaŭ multege da
naturismaj kaj indiĝenaj sanpraktikoj konsistas el diversaj tipoj de
banado. Por purigo de la organismo estas uzataj ne nur akvo sed ankaŭ
argilo, koto kaj sanlumo. Fasto, enemoj kaj specialaj nutraĵoj estas
purigaj rimedoj rekomenditaj je oportunaj kuntekstoj, kiel preventaj aŭ
kuracaj rimedoj.
En multaj orientoj kulturoj, la
bano kaj aliaj formoj de purigado estas vaste uzataj kaj fariĝis ĉiutaga
kutimo. En Japanio, la influo de Ŝintoismo forte favoris la disvastiĝon
de banoj kaj similaj purigaj ritoj. Eble nenie la ideo pri purigo estas
tiel profunde enkorpita ĉe la populara kulturo kiel en Japanio.
Nuntempe, pere de la Mesianisma Eklezio kaj la kuraca rito de Johrei,
disvastigita en ĉiuj kontinentoj, estas elvokita pli subtila, nefizika
rimedo de purigado, nome, la spirita lumo disigita per la mano.
Oni devas memori ke dum longa tempo
la oficiala okcidenta medicino ankaŭ bazis siajn ĉefajn kuracmetodojn je
ia metodo de purigado de la internaj organoj: de la sango, de la
intestoj, de la stomako, ktp. La fiziologio de la kvar humoroj postulis
la bezonon elimini superabundajn elementojn per venotranĉo (sangado),
vomigiloj kaj laksigaj medikamentoj. La reganta principo de la medicino
estis la katarzo, kiu estas la procezo per kiu la kuracisto penis
elimini la akumulon de malpuraĵoj.
La teorio de la humoroj, koncepte
ellaborita unuafoje de la hipokrataj kuracistoj, havis tre klaran
komprenon pri la natura purigado kaŭzita de malsano. Ĉiu akuta malsano
estis rigardata kiel rezulto de la provo farita de la korpo mem por
restabliĝi, tial ke estiĝis ia spontanea procezo de ekskretado de nocaj
elementoj. La humoroj estas kuiritaj longe de la malsano ku en si
estas puriga procezo: unue, la ekskreciaĵoj estas maldensaj kaj abundaj;
post kuiriĝo, ili fariĝas densaj kaj malpli abundaj. Ju pli granda estas
la kapablo de la organismo ekskrecii tiujn nocajn humorojn, des pli
rapide venas la resaniĝo. Pro tio, la kuracisto devas interveni nur por
helpi foritigi la naturan procezon de puriĝo au katarzo.
Tiu sama greka vorto, katarzo,
formis gravan koncepton de la doktrino de Freud en la komenco de la XX-a
jarcento. Ĝi indikas la subitan emocian reagon antaŭ ĵustrovita kaŭzo de
traŭmo, kies ekapero kapablas purigi la neŭrozan psikon.
Ĝeneraligante, oni povas diri ke
tio kion la ritoj kaj fizikaj procezoj de purigo celas estas elimini
malpuraĵojn ie retenitaj. Sed malpuraĵo povas nomi tre diferencajn
aferojn, laŭ la kredoj au doktrinoj troviĝantaj ĉe la bazo de la
diversaj religiaj tendencoj kaj sanpraktikoj.
Moderne, la ideo pri malpuraĵo
estas ofte tradukita per scienceca termino, toksino. Fakte, la
nuntempa oficiala medicino tre multe utiligas la nocion de akumulo de
toksino, por priskribi la malsanigajn efektojn de mikro-organismoj kaj
internaj disfunkcioj de la hepato kaj renoj. Sed oni ne plu kredas ke
malpuraĵo estas la plej ĝenerala kaŭzo de malsano. Tamen sanigo kiel
purigo persistas je diversaj teknologiaj procezoj de kuracado. Taŭga
ekzemplo estas la hemodializo, kiu konsistas el la filtrado de la sango
por elimini toksinojn. Por pretervivi, miliardoj da personoj tutmonde
dependas de la purigo de la sango per maŝino; kaj ĉi tiu metodo dependas
siavice de la intensa uzo de pura akvo por rekomponi la sangon.
Do mi prenas la akvon kiel
universalan konkretan simbolon kiu fondas la arketipon de sano kiel
pureco. La akvo, nuntempa ekologia signo de la ebleco de vivo sur la
supraĵo de la tero, ankaŭ markas la sanon kiel rezulton de konstanta
zorgo por la purigo de la homa tutaĵo, korpo-menso-spirito.
Konvenas emfazi tamen ke la
arketipo de purigo kondukas al forta dualisma moralo. Ĝi igas nin juĝi
ke sano troviĝas ĉe la pureco kaj malsano ĉe la malpureco; ke la bono
estas pura, kaj la malbono, malpura. Ĉi tiu kompreno granparte
konfliktas kun la arketipo de tuteco, ĉar la tuteco principe devas
enteni la malsanon kiel ian bonon.
3. La Ekvilibro (La
Harmonio)
Ekvilibro
estas evidenta arketipo de sano, kiu reaperas konstante sub plej
diversaj formoj. Originita ĉe fizikaj kaj kemiaj sciencoj, kaj adoptita
de medicino pere de fiziologio kaj patologio, ekvilibro estas moderna
nocio. Parenca ideo estis formita je la naskiĝejo de medicino, en la
Antikva Grekujo. La hipokrataj kuracistoj komprenis la malsanon kiel
diskrasis, neadekvata kunmeto aŭ mikso de la humoroj.
La moderna medicino parolas pri
kondiĉoj de ekvilibro ene de kelkaj organikaj sistemoj kaj por tio
apartigas la terminon homeostazio. Sed ekzistas la
kvazaŭ-filozofia maniero paroli ĝenerale pri sano kiel ekvillibro. Oni
ofte diras ke sano estas stato de ekvilibro inter diferencaj internaj
kondiĉoj, korpaj kaj mensaj. La sama ideo estas esprimita per nocio de
harmonio. Homeopatio kaj la orientaj medicinoj komprenas ke sano estas
kondiĉo de harmonio, kaj ĉe la taoisma skolo tio estas simbole esprimita
per la harmonio inter jin kaj jang, kiu estas celo ne nur
por sano sed por ĉies vivo kaj por la tuta universo.
Se la sano estas ia ekvilibro, se
ĝi troviĝas je la mezo, estas neeviteble ke ĝi estu uzata kiel analogio
de virto. Laŭ Aristotelo, la kuracisto kiu volas adekvate kuraci, devas
pesi aŭ juĝi pri kontraŭaj fortoj kaj kondiĉoj: tio kio mankas kaj tio
kio troas. Medicino realigas sian metodon sub la signo de ekvillibro, de
la ĝusta mezuro inter manko kaj troeco. La hipokrata Dieto preskribas
prudencajn morojn – ekzemple, oni devas ĉiam ekzerci sin, sed je la
korekta mezuro, pli multe dum la vintro, malpli multe dum la somero. Dum
la somero oni trinku multan akvon kaj blankan vinon; dum la vintro, la
ruĝa vino taŭgas. Cetere, manĝado troa aŭ nesufiĉa kaŭzas malsanojn.
Tiaj reguloj de la hipokrataj traktaĵoj multe influis la filozofojn kaj
fariĝis paradigmo de prudenco kaj de ĉia virta konduto.
La ekologia aspekto de sano, multe
diskutita dum la pasinta jarcento, favoris la ideon ne nur ke sano
dependas de ia tuteco de la homo, interaganta kun la medio, sed ankaŭ de
ia ekvilibro de ĉiuj specioj, kiuj okupas difinitan ekosistemon. La
nocio de sano kiel ekvilibro estas nun tre fortigita pro la influo de la
ekologiaj zorgoj kaj movadoj.
Sed kia vorto plej bone
karakterizas ci tiun arketipon, ekvilibro aŭ harmonio? Verŝajne la
naturismaj skoloj de sanpraktiko ankoraŭ preferas paroli pri sano kiel
ekvillibro; la skoloj homeopatiaj, holismaj kaj de la Nova Aĝo preferas
la ideon de sano kiel harmonio. Sed oni povas aserti ke la diferenco
inter la du vortoj estas nur nuanca. La koresponda arketipo povas preni
du konkretajn simbolojn: la pesilon (kiu ankaŭ estas simbolo de la
justeco) kaj rilatas al ekvilibro, kaj la jin-jan signon, kiu
rilatas al harmonio. Tamen estas grave substreki la diversecon kiun oni
trovas: sano povas esti harmonio de la kosmaj elementoj, vitala
harmonio, spirita harmonio, harmonio de la korpo-menso-spirito, ktp.
Siafkanke, la granda disvastiĝo ĵus
atingita de la procedoj de meditado kun kuracaj celoj forte estas
favorinta la komprenon ke sano devenas de ies harmoniigo interna kaj de
la silentigo de la menso, konforme al la Zen-majstraj instruoj. Harmonio
nun fariĝas sinonimo de ripozo de la intelekto cele al la persona
malstreĉiĝo for de la ĉiutagaj taskoj kaj penoj.
Ĉe tute malsimila kunteksto, la
paradigmo de sano kiel harmonio originis tre aktualan derivaĵon. Temas
pri la serĉo al la perfekteco de la korpaj formoj, la sanbeleco. Kelkaj
etikaj analizistoj kiel Ivan Illich denoncas ke hodiaŭ sano por multaj
geviroj fariĝis obsedo pri la perfekteco de korpo. Oni penas atingi tiun
perfekecon per konstanta praktiko de fizikaj ekzercoj kaj memzorgoj de
la korpo kiuj inkluzivas dieton, uzon de specialaj beligaj produktoj,
plastikan kirurgion, ktp. Alcelataj estas la junaspekto, la svelteco, la
elvolviĝo de la muskoloj, iaspeca harmonio de la korpo.
4. La Forto
Sano estas forto, energio,
fortikeco, kapablo (dunamis, en la greka, kaj vis,
en la latina).Ĉi tie aperas miksitaj du ideoj kiuj tamen kompletigas unu
la alian. Unue, fiziologia ideo, ke sano estas forto de la naturo
(physis) aŭ de la kosmo; due, morala ideo, ke sano estas
kapablo kiun oni povas akiri kaj elvolvi. La unua senco aplikiĝias al
ĉiuj vivaj estaĵoj kaj eble eĉ al la nevivaj. La dua senco estas specifa
al la homo, sed la du estas komplementaj.
Ni provu pli profunde analizi tiujn
du sencojn. Unuflanke, sano estas energio de la vivo mem, propraĵo de la
naturo; oni povas ĝui ĝin denaske kaj por la tuta vivo eĉ se oni nenion
faras por esti sana. Aliflanke, sano estas kapablo de la homo, kaj tial
oni devas ion fari por ekhavi tiun forton kaj transformi ĝin favore al
nia vivado. En ĉi tiu kazo, sano estas tasko, bono alcelita kaj ne nur
donaco de la naturo.
La antikva greka medicino forte
penis montri ke sano estas adekvate mastrumita de la medicino kiam la
kuracistoj konsideras tiujn du aspektojn. Sano estas forto tute propra
al la naturo, vis naturae medicatrix. Ĉar la homoj estas
naturaĵoj, ili entenas tian sanigan forton. La arto de la medicino
imitas la agon de tiu natura forto. La medicino devas ĉiam favori la
spontanean kurson de tiu forto, neniam konstraŭstarante ĝin. Sed la homo
povas kulturi ĝin per siaj ĉiutagaj moroj, tio estas, li povas per sia
konduto favori la konservon kaj pliigon de sano. Pro tio, sano estas
ankaŭ kultura kapablo, kiun la homo povas akiri al si kiel ano de ia
socio. Tiuj du ideoj estas esprimitaj en unu sama latina vorto, vis.
Ĝi signifas forton kaj ankaŭ kapablon, virton.
La etiko de la virto naskiĝis kun
Aristotelo, estis reformulita de la kristanaj teologoj kaj viglis dum
multaj jarcentoj en Okcidento. Sano estis konsiderata unu el multaj
mundanaj bonoj al kiu la homo strebas dum la elvolviĝo de lia virta
vivado. Sed ĝi tute ne estas la plej alta bono al kiu ni povas aspiri
dum nia vivo sur tero, kvankam oni devas ĝin prizorgi , favore al la
atingo de aliaj pli fundamentaj celoj. Laŭ Sankta Tomaso, fortikeco
estas la virto per kiu oni frontas la danĝerojn kaj elportas la
malcilaĵojn de nia vivado, eĉ la perspektivon de la morto, kaj ĝi
entenas aliajn virtojn kiel paciencon kaj persistecon.Simile pensis la
stojkaj filolozoj dum la krepusklo de la la Klasika Epoko, en Grekujo
kaj Romo.
La nocio ke ĉia vivo dependas de ia
imanenta konserviga kaj rezistema forto estas eble la plej fundamenta
premiso de la diversaj tendencoj de vitalismo. Tiu principo klare ĉestas
ĉe la hipokrataj aŭtoroj. Ĝi pretervivis tra dekoj da jarcentoj, tamen
estis ombrigita pro la mekanikismo de la XVIII-a Jarcento; sed tuj
refloris je la dua parto de XIX-a Jarcento, sub influo de romantikismo.
Nietzsche kaj Dilthey estas du konataj vitalistaj filozofoj de tiu
jarcento, kiuj kredis ke je ia imanenta natura vivforto eksplikas la
diversecon de konduto de la homoj kaj de socioj.
Moderne, la arketipo de sano kiel
forto reaperis sub diversaj nomoj: vitala forto, vitala energio kaj
vitaleco, ĉe la alternativaj sistemoj; energio, rezistokapablo kaj
fortikeco ĉe la oficiala medicino. Homeopatio kaj ĝiaj dinamikigitaj
medikamentoj estas tute dependaj de specifa doktrino pri vitala forto.
La taoisma medicino komprenas ke la konservado de sano tra la organoj
rilatas al la adekvata absorbo kaj cirkulado de ki, kiu estas
subtila kaj nevidebla forto.Siavice, la oficiala medicino tradukis la
ideon pri forto kaj fortikeco unue sub la principo de la rezistokapablo
al malsanoj. La kombato al la infektaj malsanoj kaj la elvolviĝo de
imunologio montris je kio ĝuste konsistas tiu rezistkapablo: la
elementoj kaj la funkcioj de la imuna sistemo. Infektaj malsanoj okazas
pro la fiasko de la imuna sistemo, kies ĉefa kaŭzo povas esti la
malfortikiĝo de la tuta organismo, ekzemple, pro neadekvata nutriĝo.
Aliflanke, la amaskonsumo de fortikigaj medikamentoj alkutimigis nin al
la penso ke sano estas forto kiu ĝenerale bezonas esti pliigita. Tio
estas, sano estas ia interna forto kiu povas esti fortikigita pere de
vitaminoj, specialaj mineraloj, naturaj produktoj, ktp. Krom tio,
fortikeco estas videbla stato de la formoj de la korpo kiun oni povas
pliigi per gimnastiko, per elvolvo de la muskoloj, per specialaj
plastikaj kirurgioj kaj similaj.
Tiel la kvara arketipo de sano
estas eble la plej mulforma. Pro tiu granda diverseco historia, oni
povas aserti ke ne ekistas ia konkreta simbolo de sano kiel forto.
Laŭŝajne ĝi restas ĉiam pli-malpli abstrakta ideo.
Brazilja, Oktobro, 2004
|