Sano,
Moroj kaj Moralo
Medicino kaj filozofio, ekde
kiam ili aperis kiel apartaj sociaj praktikoj en la Antikva Gekujo,
malofte akordis kiam ili starigis al si ĉi tiun fundamentan ekzistan
demandon: kiel mi devas vivi? Tiuj
du branĉoj de la homa scipovo havis siajn proprajn konceptojn kaj
regulojn pri la moroj kaj zorgoj kiujn la homoj devas ekpreni en la
ĉiutaga vivo por esti sana kaj samtempe esti saĝa. La medicino, pro
sia profesia etiko, kredas ĝis hodiaŭ ke la plej alta bono de la
vivo estas la sano mem, dum diversaj skoloj de filozofio emfazis ke
la homo povas atingi feliĉon en sia vivo eĉ se li ne estas perfekte
sana.
La antikvaj grekoj fakte
havis speciale altan aprecon al sano, tiam komprenata ne nur kiel
foresto de malsano sed ankaŭ kiel harmonieco kaj beleco de la korpaj
formoj. Pli ol iu ajn antikva popolo, la grekoj admiris la sanon.
Ĝi estis parto de ia
ideala imago de perfekteco de la korpo, kio montriĝas je iliaj
diversaj artoj, inkluzive la skulptarton. Oni povas diri ke la
grekoj adore kulturis sanon en la ĉiutaga vivo: per la uzo de
preventaj kaj kuracaj rimedoj en siaj privataj domoj, en la
gimnazioj, en publikaj banejoj kaj ĉe specialaj temploj dediĉitaj al
la dioj de sano.
Koncerne la rolon de
medicino, la glorigo de sano en la antikva Grekujo estis praktike
realigita per la Dieto, kiu konsistis el aro da reguloj pri
manĝado, drinkado, seksumado, ktp.
Dieto, en la greka
lingvo, signifas tute simple
reguladon. De la civitanoj, la kuracistoj postulis
plenumon de la reguloj pri korpaj ekzercoj, promenadoj kaj adekvataj
manĝkutimoj konformaj al la kuranta sezono kaj al la kondiĉoj de la
persono. Kiom manĝi kaj kiom drinki dependis de la varmo aŭ
malvarmo, humideco aŭ sekeco de la sezonoj kaj al diversaj aliaj
ecoj de la medio. Tiamaniere, de tiu frua tempo, la medicino jam
alvokis al si la povon kondamni kaj korektigi la morojn de la
loĝantaro.
Tiam la filozofoj ne estis
aparte famaj pro sia sanaj moroj, sed male. Ĉe kelkaj el la Dialogoj
de Platono, la longaj konversacioj inter Sokrato kaj aliaj kleraj
civitanoj okazas meze de bankedoj, dum kiuj oni multe drinkadis kaj
manĝadis. Laŭŝajne, tiaspeca dibuĉa konduto ne estis aprobita de la
kuracistoj.
La filozofoj, aliflanke,
emis kritiki la kuracistojn ĉar ĉi tiuj postulis de la civitanoj tro
multe da tempo kaj streboj por teni sin sanaj. Ili pensis ke pro la
sekvado de higienaj normoj diktitaj de la kuracistoj, multaj
civitanoj ne plu havis la necesan liberan tempon kaj energion por
sin dediĉi al la pli noblaj taskoj de la politiko, arto kaj
filozofia debato. Onidire la filozofo Plutarko elpensis ian
flekseblan dieton kaj ĝin rekomendis al siaj disĉiploj por ke ili
atingu bonan sanon sen la ĝeno de rigoraj reguloj. Tiel Plutarko
volis eviti ke oni fariĝu “sklavo je la manoj de la kuracisto” kaj
havu pli multe da tempo por kulturi la noblan okupon de
filozofiado.
Aristotelo konsideris ke
sano estas grava helpa bono por ke la homo atingu la feliĉon, sed ke
ĝi neniel povas esti prenata kiel la plej alta bono de la homa
vivado. Tio estas, sano kontribuas al la homa feliĉo sed ne estas
kondiĉo kiu ĝin difinas. La stojka filozofo Epikteto, aliflanke,
pensis ke oni povas vivi feliĉan vivon eĉ oni ne ĝuas korpan sanon,
ĉar ĉi tiu estas eksteraĵo, kaj la saĝulo, je iu ajn kondiĉo de la
korpo, povas interne sin teni trankvila, neperturbita, do feliĉa en
sia animo.
Kiam hodiaŭ ni vidas ke la ministerioj de sano promocias siajn
kampanjojn pri la danĝeroj de kelkaj manĝkutimoj kaj rekomendas ke
ĉiuj faru fizikajn ekzercojn, ĝi ripetas la historian rolon de la
antikvaj kuracistoj de Grekujo. La nunaj sanaj aŭtoritatuloj
sammaniere kredas ke la medicino rajtas reguli la morojn de la
loĝantaro favore al pli bona sano. Kelkfoje ili prenas mezurojn kiuj
povas tute ŝanĝi ies privatan vivmanieron. Kompare al la Antikva
Grekujo, la moderna medicino kaj la publika sano akiris al si pli
grandan povon prijuĝi kaj kondamni la morojn de la loĝantaro.
Samtempe, sano fariĝis eble la plej alte taksata celo de la homa
ekzisto. Demandu al iu ajn preterpasanto kio estas la plej valora
bono de vivado, kaj preskaŭ certe li respondos ke estas sano.
Siavice, la moderna moralaj filozofoj kelkfoje demandas: ĉu oni
povas tiel trude inteveni ĉe privata viva sfero, kaj provi ŝanĝi
tion kion civitano faras? ĉu tio ne kontraŭas la garantion de
individua libereco kiu estas la fundamenta ŝtono de la moderna
demokratia civilismo? La diversaj strategioj por la kombato al
AIDOSO plej evidente montris ke la moderna ŝtato povas transpaŝi la
limojn de la tradicia rajto de individua libereco je la nomo de la
publika sano.
Ĝis niaj tagoj, la filozofoj, spite la elvolviĝon de tute nova
komuna disciplino, la bioetiko, diverĝas de la kuracistoj pri tio
kio estas inda kaj malinda celo de la medicina interveno en la
privatan vivon kaj en la bazajn elementojn de la vivo mem. La
disputoj pri la uzo de embriaj histoj por kuracado de kelkaj
malsanoj estas bona ekzemplo, ĉi-rilate, ĉar la filozofoj dubas ĉu
oni licas transpasi kelkajn limojn kiuj rilatas al la interna valoro
de la vivo.
La kristanaj teologoj de Mezepoko, Agostino kaj Tomaso, rekreis la
etikon de virtoj surbaze de la doktrino heredita de Aristotelo kaj
difinis kvar kardinalajn virtojn por morala vivado: prudento,
justeco, modereco kaj fortikeco. Virto estas ia speco de firmaj
dispozicio kaj agado kiuj nin igas bonaj, ĉar ili kondukas nin en la
vojo al la plej altaj celoj de nia ekzisto. La moralaj virtoj ĉiam
rilatas al la praktikaj elektoj kiujn ni faras en la ĉiutaga vivo
kaj supozas ke oni havas la liberecon (aŭ liberan arbitron) elekti
inter Bono kaj Malbono. Laŭ Katolika Katekismo (1992), la kvar
kardinalaj moralaj virtoj komprenas:
1)
prudento
- ekscii en ĉia cirkonstanco nian veran bonon kaj la adekvatajn
mezurojn por
ĝin
realigi;
2)
justeco
- konstanta kaj firma volo doni al Dio kaj al la proksimulo tio kio
estas ŝuldita al ili;
3)
modereco
– moderigi la allogon de la plezuroj kaj serĉi la ekvilibron je la
uzo de la disponeblaj rimedoj;
4)
fortikeco
– garantii la firmecon kaj konstantecon de la volo je la serĉo al ia
bono.
Ĝenerale la kuracistoj ne emas uzi la lingvaĵon de virtoj por trakti
tiajn temojn. Fakte, kiam necese ili preferas paroli pri principoj
de bioetiko (aŭtonomio, justeco, bonfaro, ne-malbonfaro – kies
difinojn mi preterpasos ĉi tie). Sed kiam temas pri la rilatoj inter
moroj kaj sano la kuracistoj ekzaltas ĉefe la valoron de modereco.
Je la promocio de sano troviĝias
implice la postulo ke oni kapablu kontraŭstari siajn sentamajn
inklinojn kaj dezirojn por garantii la atingon de tiu universale
dezirinda bono kiu estas sano. Oni devas abstini je fumado kaj nur
iomete drinki. Cetere, pro modereco oni devas eviti seksumi kun iu
kies stilo de vivo estas riska
(prostituitinoj, gejoj kaj liberamaj personoj) sen la uzo de
kondomoj. Per la disciplina uzo de tiu rimedo oni racie
konstraŭstaras la naturan inklinon al maksimuma plezuro.
La moderna promocio de sano koncentrigas siajn efortojn de
propagandado je la postulo de modela morala agado, kiu reflektas
ĉefe la obeon al tiuj du virtoj, modereco kaj abstinado. La
moderecon la kuracistoj penas orienti starigante
difinitajnmezureblajn limojn. Ekzemple, modere drinki povas signifi
drinki ne pli ol du tasojn da alkoholaĵo ĉiutage. Modere manĝi
karbohidratojn povas esti manĝi ne pli ol “x kaloriojn” ĉiutage. Pro
tio la modereco estas virto kiu bone adaptiĝas al la emo de la
scienco starigi ĝeneralajn verojn kaj konsekvencojn de konduto. La
mezuritaj limoj de modereco fariĝas klaraj ĝeneralaj moralaj normoj.
Sed tio kreas la paradokson de ia
virto regulata, tio
estas, virto kiu ne plu estas orientata de prudento. Prudento
nomiĝas la virto kiu esprimas la homan liberecon elekti kiel plej
adekvate agi laŭ konkretaj cirkonstancoj. Ekzemple, pro prudento mi
povas nenian alkoholaĵon trinki en festo kiam mi estas stironta mian
aŭtomobilon; sed mi povas trinki kvin tasojn se mi estas gaja kaj ne
stiros. Sed pro la starigo de regulata virto, prudento estis
kodigita kiel ĝenerala normo, ĉar la moderna medicino deziras
altrudi klarajn meruzitajn limojn pri ĉia plezuro kiun ni povas
sperti. Tio estas, la virto estas alproprigita de medicino kaj
fariĝas nura regulo.
Sano, komprenata kiel prevento kaj forestado de malsano, kvazaŭ
aperas kiel la akso de la “virta virto”. Tiu implica manipulo de la
tradicia lingvaĵo de virto estas ebla ĉar modereco kaj abstinado
estis transformitaj en absolutaj valoroj kaj pro tio la kontribuo
de la aliaj virtoj (fortikeco, ekzemple) estas ignorata. Ĉi tio
estas tute kontraŭa al la Kristiana instruado ke la celo de vivo
estas la harmonia elvolviĝo de la virtoj.
Konsideru kia estas la propra agado de la virto de fortikeco (aŭ
kuraĝo). Fortikeco igas nin serĉi ian bonon spite niajn timojn,
dolorojn kaj fizikajn kondiĉojn. Pro prudento, oni tute prave povas
riski sian sanon por savi ies vivon aŭ defendi sian Patrujon kontraŭ
invadantoj. Defendi ies vivon en kelkaj cirkonstancoj estas pli
noble ol defendi sian propran vivon. Kulturinte fortikecon, ni
kelkfoje rajtas domaĝi nian sanon; alivorte, per fortikeco ni rajtas
kontraŭstari la rekomendojn de modereco (ekzemple, eviti ekstreme
lacigan kaj streĉigan agadon) tiel ke oni atingu ian bonon pli
grandan ol sano (savi ies vivon). Pro tio la fortikeco estas virto
propra al la herooj.
Sed ankaŭ fortikeco povas agi ĉe ni por alfronti la problemojn kaj
zorgojn de la ĉiutago. La malsano estas unu el tiuj problemoj. Ni
povas kuraĝe aŭ malkuraĝe reagi al la ekesto de malsano. Kiam ni
estas orientitaj de fortikeco ni estas kapablaj akcepti la malsanon
kiel parton de la normala homa vivado kaj ne kiel personan
tragedion. Havi fortikecon signifas alfronti la malsanon tiel ke ni
povu daŭre serĉi niajn personajn celojn. Sed fortikeco ankaŭ igas
nin iom post iom estri la limigojn kaj nekapablaĵojn kiujn la
malsano kreas je nia korpo kaj la perturbojn kiujn ĝi enkondukas en
nian rutinan vivadon. Pro tio, la signoj de fortikeco estas la
jenaj. Unue, ke nia komenca reago antaŭ malsano estas agnoski ĝin
kiel neeviteblan malbonon, ne provi ĝin forkuri kaj diligente zorgi
pri nia resaniĝo. Due, ke ni agnoskas nian respondecon por fari nian
vivon daŭre inda kaj ĝuebla dum la malsano ĉeestas kaj eventuale dum
la tempo kiu restas al ni ĝis ni mortos pro tiu malsano aŭ alia
kaŭzo. Trie, ke ni agnoskas ke ni jam havas aŭ povas ekhavi
internajn fortojn por superi ĝiajn negativajn efektojn eĉ se
eventuale la malsano persistas ankoraŭ dum multa tempo. Resume, pro
fortikeco ni povas aktivigi la fortojn de sano dum ni malsanas. La
fortoj de sano do povas plene manifestiĝi dum ni malsanas kaj nia
liberevola memzorgado estas esence grava por ke ĉi tio okazu. Sed
simila rezulto estas nepensebla se oni limigas la komprenon pri sano
al la konceptaj kadroj, ke: 1) sano estas la foresto de malsano; 2)
sano tute dependas de la virto de modereco.