|
Zorgo pri nia korpo dum sano kaj malsano
De Leonardo Boff
Kiam ni parolas pri korpo, oni ne devas pensi laŭ la
ordinara senco de la vorto, kiu kontrastas korpon al
animo, materion al spirito. Ĉisence korpo estus simpla
parto de la homestaĵo kaj ne lia tuto. En la nutempaj
sciencoj oni preferas paroli pri korpeco por
esprimi la homestaĵon kiel vivantan kaj organikan
tutaĵon. Oni parolas do pri homo-korpo, homo-animo
por aludi la tutecajn dimensiojn de la homeco.
Tia kompreno preterlasas la dualismon korpo-animo kaj
inaŭguras pli globan vidon. Inter materio kaj spirito
troviĝas la vivo, kiu estas intermiksaĵo de materio
kompleksiĝanta, interniĝanta kaj sinorganizanta.
La korpo estas ĉiam animita. “Zorgi pri la korpo de iu”,
diris spirita majstro, “estas atenti al la blovo kiu ĝin
animas”.
Resume, ni povas diri ke la korpo estas tiuparto de la
universo kiun ni animas, konsciigas kaj personigas. Ĝi
estas farita el la kosma polvo, de bilionoj da jaroj
cirkulanta en la interstela spaco, venanta de antaŭ la
formiĝo de la galaksioj,
de la steloj kaj de la planedoj - polvo eble pli
malnova ol la suna sistemo kaj la Tero mem. La fero kiu
trafluas la korpajn vejnojn, la fosforo kaj la kalcio
kiuj fortigas la ostojn kaj la nervojn, niaj 18% da
karbono kaj 65% da oksigeno, montras ke ni esta vere
kosmaj.
La korpo estas ekosistemo vivanta kiu artikiĝas kun pli
ampleksaj sistemoj. Ni apartenas al la speco homo,
kiu apartenas al la sistemo Tero, kiu apartenas al la
galaksia sistemo kaj al la kosma sistemo. En ĝi funkcias
sistemo por regulado de malvarmo kaj varmo, de dormo kaj
veko, de fenomenoj de digestado, spirado kaj koraj
batoj, inter aliaj.
Plie. Vivanta korpo estas subjektiveco. Oni jam diris ke
“la korpo estas nia memoro pli arkaika”, ĉar en ĝia tuto
kaj en ĉiu el ĝiaj partoj teniĝas informoj pri longa
evolua procezo. Ĉe la korpo realiĝas diversaj niveloj de
konscio (la originala, la buŝa, la anusa, la socia, la
aŭtonoma kaj la transcenda), kie tiuj memoroj esprimiĝas
kaj riĉiĝas interagantaj kun la ĉirkaŭaĵo.
Pere de la korpo montriĝas la homa fragileco. La korpa
vivo estas mortema. Ĝi perdadas sian energian kapitalon,
ĝiajn ekvilibrojn, malsaniĝas kaj finfine mortas. La
morto ne venas je la fino de la vivo. Ĝi komenciĝas jam
je ĝia unua momento. Ni mortadas malrapide, ĝis ni
finmortas. La akcepto de la morteco de la vivo nin igas
kompreni alimaniere la sanon kaj malsanon.
Tiu kiu estas sana povas malsaniĝi. Malsano signifas
damaĝon al la tuta ekzisto. Ne estas mia genuo kiu
doloras al mi. Estas mi mem, en mia ekzista tutaĵo, kiu
suferas. Do ne estas parto kiu malsaniĝas, sed la vivo
kiu malsaniĝas en siaj multoblaj dimensioj: rilate sin
mem (spertas la limojn de la mortema vivo), rilate la
socion (izoliĝas, ĉesas labori, kaj devas esti traktita
ĉe sanejo), rilate la tutan sencon de la vivo (krizo de
la fundamenta fido je la vivo kaj demando al si: kial mi
malsanas?).
La malsano rilatas al sano. Ĉiu saniĝo devas integrigi
la dimensiojn de la sana vivo, ĉe la niveloj persona,
socia kaj, super ĉio, rilate al la supera senco de la
universo kaj de la ekzistado. Pro tio, la unua paŝo
estas fortigi la dimension sano por ke ĝi kuracu la
dimension malsano.
Por fortigi la dimension sano, ni devas riĉigi nian
komprenon pri sano. Ni ne povas defendi ĝin surbaze de
la reganta ideologio, ĝiaj kompleksaj teknikoj kaj
kokteloj el vitaminoj. La sano estas komprenata kiel
“perfekta sano” kvazaŭ ĝi estus ia celo en si mem, kaj
ni ne povus respondi al la fundamenta demando: kion mi
faras el mia sano? Ni devas ankaŭ distanciĝi de la fama
difino pri sano donita de Monda Organizaĵo de Sano, kiu
asertas: “Sano estas kompleta stato de bonfarto -
korpa, mensa, spirita kaj socia - kaj ne nur la foresto
de malsano kaj malforteco”.
Tiu
kompreno ne estas realisma, ĉar ĝi ekiras de la falsa
supozo ke eblas vivado sen doloro kaj sen morto. Ĝi
ankaŭ ne estas homa, ĉar ne konsideras la konkretecon de
la homa vivo, kiu estas mortema. Ĝi ne eltrovas ene de
si mem la morton kaj ĝiajn kunulojn:
la dolorkrizojn, la malfortiĝojn, la malsanojn, la
agonion kaj la finan adiaŭon. Aldone, la sano ne estas
ia stato, sed dinamika ekvilibriĝo de ĉiuj faktoroj kiuj
konsisitigas la homan vivon. Ĉiuj tiuj faktoroj estas
disponeblaj por ke oni havu forton esti persono -
aŭtonoma, libera, malfermita kaj kreiva antaŭ la limigoj
kiujn oni bezonas alfronti.
La forto esti persono signifas ricevi la vivon tia kia
ĝia estas, kun ĝiaj eblecoj kaj interna entuziasmo, sed
ankaŭ kun ĝiaj fineco kaj morteco. La forto esti persono
reflektas tiun kapablon kunvivi, kreski kaj homiĝi kune
kun tiuj dimensioj de la vivo, de la malsano kaj de la
morto.
Sano kaj saniĝo nomas la procezon de adaptiĝo kaj
integriĝo de la plej diversaj situacioj ĉe kiuj okazas
la sano, la malsano, la doloro, la resaniĝo, la
maljuniĝo kaj la trankvila
paŝado
al la granda transiro de la morto. Sano, tial, ne
estas ne estas stato nek ia ekzista agado, sed konduto
antaŭ variaj situacioj kiuj povas esti sanecaj aŭ
malsanigaj. Esti persono ne estas tute simple havi
sanon, sed scii fronti la malsanon kaj la sanon. Esti
sana signifas realigi sencon de vivado kiu entenas la
sanon, la malsanon kaj la morton. Iu povas esti morte
malsana sed esti sana ĉar li kreskas meze de tiu
situacio, homiĝas kaj scias doni signifon al tio kion li
spertas meze de sia doloro.
Diris ia konata germana kuracisto: “Sano ne estas la
foresto de damaĝo; sano estas vivi kun tiaj damaĝoj”.
Sano estas akcepti kaj ami la vivon tia kia ĝi
prezentiĝas, ĝoja kaj laboriga, sana kaj malsana,
limigita kaj malfermita al tio kio venas trans la morto.
Kion signifas zorgi pri nia korpo, tiamaniere? Grandega
tasko. Ĝi implicas zorgi pri la vivo kiu ĝin animas,
zorgi pri la aro da rilatoj kun la ĉirkaŭa realo,
rilatoj kiuj komprenas la higienon, la nutradon, la
aeron kiun ni enspiras, la manieron kiel ni vestas nin,
la manieron kiel ni organizas nian hejmon kaj nin
lokigas meze de iu ekologia spaco. Tiu zorgo fortigas
nian identecon kiel estaĵojn kiuj estas ĉiuflankaj
rilato-nodoj. Zorgi pri la kopo signifas kreive
asimili ĉion kio povas al ni okazi dum la vivo:
kompromitojn kaj taskojn, signifoplenajn renkontojn,
sukcesojn kaj fiaskojn, sanon kaj suferadon. Nur
tiel ni igas nin pli kaj pli maturaj personoj -
aŭtonomaj, saĝaj kaj plene liberaj.
(El
la verkaĵo
´Saber Cuidar´)
Leonardo Boff
(1939- ). Brazila
katolika teologo, profesoro ĉe brazilaj kaj alilandaj
universitatoj. Unu el la ĉefaj figuroj de la Liberiga
Teologio en LatinAmeriko.
Legu pri Boff en la
portugala, hispana kaj angla ĉe
http://leonardoboff.com/
|