|
Sano kiel virto
De Ivan Illich
Sano nomas procezon
de adaptiĝo. Ĝi ne estas la rezulto de instinkto, sed
autonoma, tamen kulture formita, reago al socie kreita
realaĵo.Ĝi nomas la kapablon sin adapti al ŝanĝiĝemaj
ĉirkaŭaĵoj, al kreskado kaj al maljuniĝo, al kuraciĝo
okaze de damaĝo, al suferado kaj al la trakvila atendo
de la morto. Sano inkluzivas ankaŭ la estontecon kaj la
internajn rimedojn por kunvivi kun ĝi.
Sano nomas procezon
pere de kiu ĉiu persono respondecas, sed nur parte, pri
aliaj. Respondeci signifas du aferojn. Homo estas
respondeca rilate tion kion li faris kaj rilate al alia
persono aŭ grupo. Nur kiam li sentas sin interne
respondeca aŭ demandebla rilate al alia persono, la
konsekvencoj de lia fiasko ne estos kritiko, cenzuro aŭ
puno, sed bedaŭro kaj vera pento. La sinsekvantaj statoj
de malĝojo kaj streĉiĝo estas markoj signantaj resaniĝon
kaj kuraciĝon, kio estas fenomenologie tute malsimila al
kulpaj sentoj. Sano estas tasko; tial, ĝi ne estas
komparebla al la fiziologia ekvilibro de la bestoj.
Sukceso je tiu persona tasko estas grandparte rezulto de
memkonscio, memdisciplino kaj internaj rimedoj per kiuj
ĉiu persono regulas sian propran ĉiutagan ritmon kaj
agojn, sian dieton kaj sian seksan vivon. Konoj pri la
dezirindaj aktivecoj, kompetenta konduto, sindevigo pri
la sano de aliaj – ĉiuj ĉi estas lernitaj helpe de la
kunuloj aŭ de la maljunuloj. Ĉi tiuj personaj aktivecoj
estas formitaj kaj kondiĉigitaj de la kulturo je kiu oni
kreskas: formoj de laboro kaj libertempo, de celebro kaj
dormo, de produktado kaj preparo de nutraĵo kaj de
trinkaĵo, de familiaj rilatoj kaj politiko. Longdaŭre
testitaj formoj, kiuj estas adekvataj al ia geografia
areo kaj al ia teknika situacio, dependas grandparte de
longdaŭra politika aŭtonomio. Ili dependas de la
disvastiĝo de la respondeco pri sanaj moroj kaj pri la
socio-biologia ĉirkaŭaĵo. Tio estas, ĝi dependas de la
dinamika stabileco de la kulturo.
La nivelo de
publika sano respondas al la grado je kiu la rimedoj kaj
la respondeco por fronti la malsanon estas disiĝinta ĉe
la tuta loĝantaro. Ĉi tiu kapablo por alfronti povas
esti grandigita sed neniam anstataŭigita de la medicina
interveno aŭ de la higienaj karakterizoj de la
ĉirkaŭaĵoj. La socio kiu povas redukti la profesian
intervenon al la minimumo ebligos la plej bonajn
kondiĉojn por sano. Ju pli granda la potenco por
aŭtonoma adaptiĝo al si, al la aliaj kaj al la
ĉirkaŭaĵo, ju malpli oni bezonos aŭ toleros la manovron
de la adaptado.
Mondo de ideala kaj
disvastigita sano estas evidente mondo de minimuma kaj
okaza interveno. Sanaj personoj estas tiuj kiuj enloĝas
sanajn domojn, surbaze de sana dieto, en ĉirkaŭaĵo same
adektata por naskiĝo, kreskado, laboro, kuraciĝo kaj
morto; ili estas subtenataj de kulturo kiu grandigas la
konscian akcepton de la limoj derivitaj de la loĝantaro,
de la maljuniĝo, de nekompleta resaniĝo kaj de la
ĉiam-ebla morto. Sana popolo bezonas minuman burokratian
intervenon por geopi, naski, kundividi la homan kondiĉon
kaj morti.
Kiam homo konscie
vivas sian fragilecon, individuecon kaj respektivajn
koncernojn, li scias ke la sperto de doloro, de malsano
kaj de la morto estas integra parto de sia vivo. La
kapablo alfronti ĉi tiun triopon estas fundamente grava
por lia sano. Se li fariĝas dependanta de la manovro de
lia intimeco, li rezignas sanon kaj lia sano nepre
malpliiĝos. La vera miraklo de la moderna medicino estas
diableca. Ĝi konsistas el tio ke ne nur la individuoj
sed tutaj loĝantaroj vivas ĝuantaj nehome malaltajn
nivelojn de persona sano. Medicina nemezo estas
la negativa cikla reago de ia socia organizaĵo kiu
komence intencis plibonigi kaj niveligi la oportunon por
ke ĉiu homo aŭtonome alfrontu sanon, sed finfine detruis
ĉi tiun kapablon.
Ivan Illich
(1926-2002). Aŭstria
liberpensulo kaj historiisto, eksiĝinta katolika pastro.
Vivis kaj instruis en Usono, Eŭropo kaj LatinAmeriko.
Verkis dekon da libroj pri polemikaj temoj ĉe la kampoj
de sano, edukado, energio, transporto, ekologiokaj
religio. Konsiderata radikala aŭtoro pro liaj proponoj
por kreado de kunvivarta socio kiu devus
anstataŭigi la modernan industrian socion, li tamen ĝis
la morto sin tenis tute fidela je la kristana fido.
Legu pri la penso
de Illich en Esperanto ĉe
http://eo.mondediplo.com/article9.html
|