Sano, Memzorgo kaj Virto
◙ Autoro: Roberto P. Nogueira
Legu etajn elĉerpitajn tekstojn de aŭtoroj kiuj min inspiris
Paul Tillich Tiu kiu povas malsaniĝi estas pli granda ol tiu kiu ne povas
Multaj personoj ofte demandas, je pasia despero, kial la dia ordo de la universo inkluzivas malsanon, se la malsano estas unu el la aferoj kuracotaj de la dia ordo. Ĉi tiu tre natura demando, kiu por multaj el ni estas la stumbla bloko de nia fido, aldirektas la misteron de malbono en la mondo de Dio. Vi frontos ĉi tiun demandon pli ofte ol iun ajn aliaan (plie...).
Ivan Illich Sano kiel virto
Sano nomas procezon de adaptiĝo. Ĝi ne estas la rezulto de instinkto, sed autonoma, tamen kulture formita, reago al socie kreita realaĵo.Ĝi nomas la kapablon sin adapti al ŝanĝiĝemaj ĉirkaŭaĵoj, al kreskado kaj al maljuniĝo, al kuraciĝo okaze de damaĝo, al suferado kaj al la trakvila atendo de la morto. Sano inkluzivas ankaŭ la estontecon kaj la internajn rimedojn por kunvivi kun ĝi (plie...).
Leonardo Boff Zorgo pri nia korpo dum sano kaj malsano
Kiam ni parolas pri korpo, oni ne devas pensi laŭ la ordinara senco de la vorto, kiu kontrastas korpon al animo, materion al spirito. Ĉisence korpo estus simpla parto de la homestaĵo kaj ne lia tuto. En la nutempaj sciencoj oni preferas paroli pri korpeco por esprimi la homestaĵon kiel vivantan kaj organikan tutaĵon. Oni parolas do pri homo-korpo, homo-animo por aludi la tutecajn dimensiojn de la homeco (plie...).
Eva Pierrakos La timo al la vivo kaj al la plezuro
Iu ajn kiu havas timon al la vivo certe havas timon al la morto kaj ĉiuj kiuj timas la morton laŭnecese timas la vivon, ĉar vere ili ambaŭ estas la sama. Ĉi tu aserto nur povas esti vere komprenata kiam oni oni pasas tra la sperto de la vera mio, kiu harmoniigas ĉiujn verŝajnajn malojn. Tiam oni ekkomprenos ke la vivo kaj la morto estas nek pli nek malpli ol la luma kaj la ombra flankoj de ia manifestiĝo de la konscio (plie...).
Osho Rilato inter medicino kaj meditado
La vorto medito kaj la vorto medicino devenas de la sama radiko. Medicino signifas tion kio fizike kuracas kaj medito signifas tion kio spirite kuracas. Ambaŭ estas kuracaj povoj. Alia punkto devas esti memorigita: la vorto ´healing´ (kuraco) kaj la vorto ´whole´ (tuto, kompleta) ankaŭ devenas de la sama radiko. Esti kuracita signifas esti kompleta, tiel ke nenio mankas. La vorto ´holy´ (sankta) ankaŭ devenas de la sama radiko. Healing, whole, holy ne estas malsimilaj je siaj radikoj (plie...).