Sano, Memzorgo kaj Virto

ĈefpaĝoArtikolojInspirantoj

 

Mandalo de Diny de Leeuw (adaptita)

Autoro:
Roberto P. Nogueira

 
 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Rilato inter Medicino kaj Meditado

De Osho

 

La vorto medito kaj la vorto medicino devenas de la sama radiko. Medicino signifas tion kio fizike kuracas kaj medito signifas tion kio spirite kuracas. Ambaŭ estas kuracaj povoj.

Alia punkto devas esti memorigita: la vorto ´healing´ (kuraco) kaj la vorto ´whole´ (tuto, kompleta) ankaŭ devenas de la sama radiko. Esti kuracita signifas esti kompleta, tiel ke nenio mankas. La vorto ´holy´ (sankta) ankaŭ devenas de la sama radiko. Healing, whole, holy ne estas malsimilaj je siaj radikoj.

Meditado kuracas, igas vin kompleta, kaj esti kompleta igas vin sankta.

Sankteco neniel rilatas al religia aliĝado, aparteno al ia eklezio. Signifas ke interne vi estas kompleta; nenio mankas, vi estas plenigita. Vi estas tio kion la ekzisto volas fari el vi. Vi realigis vian potencon.

Religio estas irado internen, kaj la medito estas la vojo. Meditado portas vin tiel profunden kiel eble. Eĉ via korpo fariĝas io ekstera. Eĉ via menso fariĝas io ekstera. Eĉ via propra koro – kiu estas la plej proksima de via centro – fariĝas io ekstera. Kiam ĉiuj tri  - viaj korpo, menso kaj koro - estas vidataj kiel eksteraĵoj, vi alvenis al la vera centro de via ekzisto.

Tiu alveno al la centro reprezentas grandegan eksplodon kiu ĉion ŝanĝas. Vi ne plu estos la sama homo denove, ĉar nun vi scias ke via korpo estas nur ekstera konko; la menso estas iom pli interna, sed ja ne estas via interna nukleo. Vi malidentigis vin rilate ĉiujn tri.

Vi komencas unuafoje senti vin kristaligita...ne plu la malnova persono sengusta kiu vi ĉiam estis. Vi eksentas grandegan energion, ian neelĉerpeblan energion, pri kiu vi neniam estis konscia. Unuafoje, vi certas ke morto okazos al korpo, menso kaj koro, sed ne al vi mem.

Vi estas eterna. Vi ĉiam estis ĉi tie kaj ĉiam estos – sub malsimilaj formoj, kaj, fine, sub stato senforma. Vi ne povas esti detruita; vi estas netruebla. Tio forigas ĉiun timon el vi. Kaj la malapero de timo estas la apero de libereco. La malpero de timo estas la apero de amo. Nun vi povas kundividi. Vi povas doni tiom kiom vi volas, ĉar nun vi estas ene de la nesekeblaj akvoj de la vivo...  

 

Osho (1931-1990). Pseŭdonomo de hindia klerulo kaj mistikulo, kiu disde Usono forte influis la tutmondan gejunularon dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Li ambiciis interligi la orientan kaj la okcidentan tradiciojn pri meditado kaj interna mistika sperto.

Legu pri Osho ĉe la oficiala paĝaro de liaj sekvantoj http://www.osho.com/