|
La timo al la
vivo kaj al la plezuro
De Eva Pierrakos
Iu ajn kiu havas
timon al la vivo certe havas timon al la morto kaj ĉiuj
kiuj timas la morton laŭnecese timas la vivon, ĉar vere
ili ambaŭ estas la sama. Ĉi tu aserto nur povas esti
vere komprenata kiam oni oni pasas tra la sperto de la
vera mio, kiu harmoniigas ĉiujn verŝajnajn malojn.
Tiam oni ekkomprenos ke la vivo kaj la morto estas nek
pli nek malpli ol la luma kaj la ombra flankoj de ia
manifestiĝo de la konscio.
Nu, la timo al la
vivo praviĝas kiam ies senco de identeco estas tute
limigita al la egoo. Ĉar la kapabloj de la egoo alfronti
la vivon kaj produktive ĝin vivi estas tro limigitaj.
Fakte, tiuj kapabloj estas rimarkinde malsufiĉaj kaj
nepre lasas la personon konfuzita, malsekura kaj
neadaptita. La vera mio, aliflanke, ĉiam havas
respondojn, ĉiam prezentas solvojn, sendepende de la
naturo de la problemo. Ĝi finfine igas ĉiun sperton, ne
gravas kiom ajn senutila kaj supraĵa ĝi povas ŝajni,
nova ŝtupo cele al pli granda ekspansio. Ĝi multopligas
la la spertojn de la vivo kaj la komprenon pri la
denaskaj potencoj de la persono. Do ĝi havas la kapablon
igi vin pli plenaj je vivo, pli plenumitaj kaj ĉiam pli
fortikaj.
Certe nenion
similan ni povas diri pri la egoo. Ĉi tiu konstante
baraktas pro situacioj, problemoj kaj konfiktoj laŭŝajne
nesolveblaj. La egoo estas nur adaptita al nivelo de
dualismo: ĉi tio kontraŭ tio, korekat kantraŭ
malkorekta, nigro kontraŭ blanko, bono kontraŭ malbono.
Kiel vi scias, ĉio tio estas neadekvata por trakti
multajn el la problemoj de la vivo. Krom la fakto ke
neniu vero povas esti trovita se taksas iun flankon
nigra kaj la alian blanka, la dimensioj de tiu problemoj
inkluzivas multajn aliajn konsiderojn. La eggo estas
nekapabla trancendi la dualisman nivelnon, harmoniigi la
veron de ambaŭ flankloj, tieldire. Pro tio, ĝi ne povas
trovi solvojn kaj sin metas en kaptilojn, katenita de
angoroj. Tiel la identiĝo al egoo tuj portas en siaj
akvoj la timon al la vivo.
La jena timo je la
listo povas esti la timo al plezuro. Al kelkaj el vi
kies sinesploro ne estas tre profunda, ĉi tiu aserto
povas ŝajni tute absurda, same kiel pri la timo esti
feliĉa. Vi povus diri al vi mem, “tio ne aplikiĝas al
mi”. Sed permesu al mi diri ke ĉiuj, laŭ la mezuro je
kiuj ili sin sentas malfeliĉaj, malkontentaj kaj
malplenaj, timas feliĉon, la kontenton kaj la plenumon,
sendepende de iliaj streboj ĉe la konscia nivelo por
atingi tion. Ĝi nepre estas tia, kvazaŭ ekzata ekvacio.
Via vivo elmontras la fakton, ĉar via vivo neniam estas
rezulto de cirkonstancoj preter via kontrolpovo aŭ de
kaŭzoj preter tiuj kiujn vi iam ekmovis. Ĝi estas ĉiam
produktaĵo de via interna konscio. Vi scias tion kaj
praktike kaj teorie.
La timo al la
plezuro, al la feliĉo kaj plenumiĝo estas realaĵo
aplikebla al ĉiu homaj estaĵoj. Komence, gravas konscie
kontakti tian timon. Kiam vi faras tion vi rimarkas kial
unu parto el vi ne donas tion kion alia parto soife
deziras. Ju pli la egoo restas limigita al la konkero de
tio kion vi konscie volas, forgesinte ke ĝi sola ne
povas atingi tion, des malpli eblas ke vi fariĝu
kontenta. Tamen ne estas la konscia egoo kiu obstaklas
ĝin, sed alia parto de via estaĵo, kiu estas nek la egoo
nek la reala mio. La konscia egoo estas kondukita blinde
agi laŭ la maniero ordonita de la timema parto, la parto
nekonscia, kiu neas la vivon. Ĉi tio estas sekve
raciigita kaj forlase eksplikita. Eĉ se la persono
aliĝas nur al la aktiva konscia parto, ĉi tiu agas kiel
simpla pasiva agento; vi povas scii pri tio aŭ povas ne
scii. La grava punkto troviĝas je ĉi tio: ĉu la egoo
sekvas la perturbajn kaj iluziigajn impulsojn, ĉu ĝi
estas aktivita de la supera mio.
Pro tio estas
esence grave ke vi estu konscia pri viaj propraj
internaj reagoj kiuj eskapas la feliĉon kaj la plezuron.
Por kompreni tion en ĝia kunteksto, mi volas diri al vi
la jenon: se vi ekprenas vian sencon pri la mio nur baze
de la egoo, rezigni ĝin certe ŝajnas teruriga. Kaj ĉi
tie estas kie vi estas kaptita de konflikto malfacile
solvebla dum vi estas ligita al ĝi: la elvolviĝo kaj la
plezuro, la ĝuo kaj la kreiva vivo, la plenumo kaj la
feliĉo nur povas estiĝi kiam vi ne plu identigas vin al
la egoo, sed kiam vi estas ligita kaj identigita al la
vera mio, al la eterna kaj kreiva substanco de via
estaĵo. Kaj ĉi tie estas tio kio estas grava: alveni
tien demandas forlasi la rektan kontroladon fare de la
egoo; demandas fidon kaj kuraĝon por sin transdoni al
interna movado kiu ne estas sub la rego de la supraĵaj
pensado kaj volkapabloj.
Eva Pierrakos (1915-1979).
Naskiĝis en Aŭstrio kaj vivis en Usono ekde 1939. Ŝi
ricevis de sia interna voĉo inspiron por verki pli ol
ducent prelegojn, kiuj originis la metodon
Vojetolaboro por memsciado kaj memŝanĝo.
Legu la prelegojn de Pierrakos en
angla lingvo ĉe la paĝaro
http://www.pathwork.org/
|