|
Tiu kiu povas malsaniĝi estas pli granda
ol tiu kiu ne povas
De Paul Tillich
Multaj personoj ofte demandas, je
pasia despero, kial la dia ordo de la universo
inkluzivas malsanon, se la malsano estas unu el la
aferoj kuracotaj de la dia ordo. Ĉi tiu tre natura
demando, kiu por multaj el ni estas la stumbla bloko de
nia fido, aldirektas la misteron de malbono en la mondo
de Dio. Vi frontos ĉi tiun demandon pli ofte ol iun ajn
alian. Kaj vi ne devus eviti la demandon kaŝante ĝin sub
la vorto ´mistero´. Evidente, ekzistas mistero –
dia mistero – kaj, kontraste, ekzistas la mistero de
malbono. Sed apartenas al la intukapabloj postulataj de
vi ke vi metu la misteron en ĝian ĝustan lokon kaj
klarigu tion kio povas kaj devas esti klarigita.
La malbono en la dia ordo estas ne
nur mistero. Ĝi estas akaŭ revelacio. Ĝi revelacias la
grandecon kaj danĝeron de vivo. Tiu kiu povas malsaniĝi
estas pli granda ol tiu kiu ne povas, ol io limigita
resti kio ĝi estas, nekapabla sin dividi. Nur tiu kiu
estas libera estas kapabla kapitulaci al demonaj fortoj
kiuj igas lian liberecon sklaveco. La donaco de libereco
implicas la danĝeron de sklaveco; kaj la abundeco de la
vivo implicas la danĝeron de malsano. La homa vivo estas
abunda vivo, senfine kompleksa, neelĉerpebla je siaj
eblecoj, eĉ ĉe la plej malvitaligitaj homaj estaĵoj.
La vivo de la homo estas la plej malfermita al malsano.
Ĉar ĉe homa vivo, pli ol en aliaj estaĵoj, enestas
diverĝaj tendencoj kiuj devas esti tenitaj en unueco.
Sano ne estas la manko de diverĝaj fortoj je nia korpa,
mensa kaj spirita vivo, sed la povo teni ilin unuigitaj.
Kaj la kuraco estas la ago unuigi ilin post la krevo de
ilia unueco. ´Sanigu la malsanulojn´ signifas – helpu
ilin regajni ilian unuecon sen perdo de ilia abundeco,
neniam ĵetante ilin en povrecon de vivo, eble sen ilia
konsento.
Ĉar eksistas la malsana deziro eskapi
malsanon ŝildante sin kontraŭ tio kio povas kaŭzi
malsanon. Mi konas personojn kiuj ekmalsaniĝas nur pro
la timo al malsano. Kelkfoje povas esti necese redukti
la riĉecon de vivo kaj starigi pli malriĉan vivon je pli
malgranda bazo. Sed tio ĉi en si mem ne estas sano.
Ĝi estas la plej disvastigita mensa malsano. Ĝi nur
povas kompariĝi al sano se tio kio estas perdita je unu
nivelo estas regajnita je alia nivelo, eble la plej alta
– tiu de nia senmezura koncerno, nia vivo kun Dio.
Reduktado de la vivo al povreco ne
estas sanigo. Sed kiam estas abundeco ankaŭ estas la
danĝero de konflikto, de malsano, de demona sklaveco.
(El prelego direktita al formantaj
teologoj, ĉe la verkaĵo ´The Eternal Now´)
Paul Tillich
(1886-1965). Naskiĝis en
Germanio kaj tranlokiĝis al Usono en 1933. Profesoro pri
teologio ĉe germanaj kaj usonaj universitatoj. Liaj
kleraj esploroj pri la radikoj de la kristana fido estis
forte influitaj de psikanalizo, ekzistencialismo kaj
stojkismo.
Legu kelkajn el la
verkaĵoj de Tillich en la angla ĉe
http://www.religion-online.org/listbycategory.asp?Cat=24
|